nia celo


La Aŭstralia Esperanto-Asocio estas senprofitcela organizo, korporaciigita ĉe la Australian Capital Territory, kies celo estas:

> promocii la uzon de la internacia lingvo, Esperanto
> plikreskigi, meze de siaj membroj, fortan senton de solidareco
> disvolvigi en siaj membroj komprenon kaj estimon al popoloj en aliaj landoj
> stimuli kunhelpon inter esperantaj organizoj
> organizi tutlandajn kongresojn, kaj ankaŭ aliajn konferencojn kaj renkontiĝojn

Plena kopio de nia Statuto estas elŝutebla per la paĝo "Oficialaj Dokumentoj" de nia retejo.




niaj estraranoj


La estraranoj de AEA estas volontuloj, elektitaj ĉiujare, kiuj malavare donacas siajn tempon kaj penon por daŭrigi la plibonigon kaj la plifortigon kaj de AEA, kaj de la esperanta movado en Aŭstralio.

Igor Couto | President
prezidanto@esperanto.org.au

Penny Vos | Vicprezidanto 1
vicprezidanto1@esperanto.org.au

John Abood | Vicprezidanto 2
vicprezidanto2@esperanto.org.au

Stephen Pitney
| Kasisto
kasisto@esperanto.org.au

Jennifer Bishop | Vickasisto
vickasisto@esperanto.org.au

Miranda Lutz | Sekretario
sekretario@esperanto.org.au

Gordon Coleman | Vicsekretario
vicsekretario@esperanto.org.au




mallonga historieto de aea


Jam en 1889 Dietrich Rienits kaj Hermann Ritz, en Mount Victoria, NSW estis kontaktintaj D-ron Zamenhof, la iniciatinton de Esperanto, kaj iliaj nomoj aperis en la dua adreslisto de esperantistoj en 1889. Ĝis 1909 cent du aŭstralianoj estis membriĝintaj en la Universalan Esperanto-Asocion.

La spirito de Esperanto fortiĝis, kaj multaj grupoj estis establitaj. La Aŭstralia Esperanto-Asocio estis fondita en oktobro 1911, dum la unua aŭstralia kongreso, kiun ĉeestis 53 esperantistoj.

Fruaj kongresoj okazis 1911-1913, kaj post la Unua Mondmilito okazis en 1920, 1924, 1925, kaj 1929. Gazeto “La Suda Kruco” (eldonita komune kun la Novzelanda Esperanto-Asocio) publikiĝis de 1921 ĝis 1934.

Tamen nur ekde 1950, kiam reaperis naciaj gazeto, kongresoj kaj organizitaj kursoj, la Asocio kreskis kaj stabiliĝis. Kongresoj en la kvindekoj, sesdekoj, kaj la sepdekoj; la nacia gazeto “La Rondo” (1941-1958) “The Australian Esperantist” (1958-1992), renomita “Esperanto Sub la Suda Kruco” (1989-); regulaj klasoj; kaj cˆiujaraj somerlernejoj de la nau˘dekoj gˆis nun, vigligis la Asocion kiel grupon kiu servas sian membraron per diskonigo de la ideo kaj idealo de Esperanto tra la komunumo kaj pretere.

En 1976 la Aŭstralia Esperanto-Asocio gastigis la unuan Pacifikan Kongreson de Esperanto, en Melburno. 190 personoj partoprenis, 51 el ili estis el eksterlande. En 1988 ĝi gastigis la 4an Pacifikan Kongreson en Brisbano. 204 partoprenis, el ili 76 estis el eksterlande. En 1997 la 82a Universala Kongreso de Esperanto okazis en Adelajdo. Proksimume 1000 esperantistoj el 54 landoj partoprenis en la Kongreso, 820 el ili estis el eksterlande.

La asocio estas filiiĝinta kun la Universala Esperanto-Asocio (UEA), la Internacia Ligo de Esperanto-Instruistoj (ILEI), provincaj organizoj kaj multaj lokaj Esperanto-grupoj, provizante fortikan reton por teni nian Esperanto-komunumon viva kaj sana.