membriĝante al aea


> vi ricevos ĉiujare 6 numerojn de "Esperanto Sub la Suda Kruco", nia oficiala organo
> vi ricevos nian "Adresaron"
> vi ricevos la "Librokatalogon" - de nia Libroservo
> vi ricevos 5% rabaton kontraŭ aĉetoj en la Libroservo de AEA
> vi ricevos 20% rabaton en la Korespondaj Kursoj de AEA
> vi rajtos uzi la bibliotekon de AEA, kaj siajn vastajn rimedojn
> vi ricevos novaĵojn kaj ĝisdatigojn pri niaj esperantaj kaj asociaj agadoj
> vi rajtos voĉdoni dum la Ĝenerala Jarkunveno de AEA, kaj dum aliaj oficialaj voĉdonadoj
> vi plifortigos la esperantan movadon!




kondiĉoj de membreco


Pago por membreco estas ĉiam kontraŭ la periodo de julio ĝis junio de la sekvonta jaro. Membreco ĉiam finas junion, malgraŭ la dato de la pago. Kostoj de membreco aperantaj estas por membreco de unu persono.




kiel membriĝi


Vi povas elŝuti printeblan formularon de membreco, per la paĝo "Oficialaj Dokumentoj" de ĉi tiu retejo - ĝi aperas sub la titolo 'Formularo por Membriĝo'.

Se vi havas iun ajn dubon aŭ demandon pri membriĝo al AEA, senhezite kontaktu nin.