libroservo de aea


AEA havas sian propran libroservon - la 'Libroservo de AEA', regita profesie de oficiala administranto, helpita de volontuloj. La Libroservo vendas librojn per kaj pri Esperanto, kaj per sia regule presita katalogo, kaj per sia retbutiko. Tamen, la Libroservo ne nur vendas librojn. Per la Libroservo oni povas:

> aĉeti 'esperantaĵojn' - varojn kun esperantaj simboloj
> aboni diversajn lokajn kaj internaciajn Esperantajn revuojn
> aliĝi Esperantajn kursojn
> pagi por membrecon en diversaj lokaj kaj internaciaj Esperantaj organizoj

Membroj de AEA rajtas ricevi specialajn rabatojn por siaj mendoj per la Libroservo - por pliaj informoj pri kiel membriĝi, kaj la avantaĝoj de membreco, vizitu la paĝon "Membreco".

Por pli da informo pri la Libroservo, kaj por rigardi nian katalogon, vizitu la retbutikon de la Libroservo de AEA!