esperantaj laborgrupoj kaj specialaj projektoj


AEA instigas kaj subtenas diversajn projektojn rilate al Esperanto, kiuj estas disvolvataj de diversaj grupoj en nia loka komunumo, kaj kiuj helpas AEA atingi diversajn el siaj celoj.

Ĉiuj volontuloj estas bonvenaj - eĉ se oni ankoraŭ ne flue parolas Esperanton! - bonvolu kontroli la kontaktadresojn en la malsupraj priskriboj.



teamo aesk


Ni estas grupo de voluntuloj kaj helpantoj, kiuj organizas kaj helpas administri la jaran Aŭstralian Esperanto-Somerkursaron.

VOLONTULAJ TASKOJ
> helpi trovi lokajn gastigantojn, kiuj respondecos pro lokaj preparoj.
> helpi trovi kaj aranĝi loĝejojn, klasĉambrojn kaj aliajn bezonatajn ejojn.
> helpi aranĝi la provizantojn de manĝoj.
> helpi varbi instruistojn kiuj sufiĉe interesos novajn studentojn kaj ekzistantajn membrojn.
> organizi ekskursojn, konkursojn, kunvenojn kaj eventojn okazantajn antaŭ, dum kaj post la somerkursaro.
> anonci kaj promocii la somerkursaron antaŭ, dum kaj post la evento.

KONTAKTU
La teamo komunikas per publika dissendolisto de Yahoo. Por aliĝi al la grupo, oni bezonas nur sendi retmesaĝon - kun la vorto "SUBSCRIBE" en la kampo "Temo" - al
AEASS-subscribe@yahoogroups.com .




teamo komunikado


Ĉu vi estas verkisto, ĵurnalisto, tradukisto, pruvlegisto, desegnisto, fotisto, artisto, programisto aŭ teksestro? Se vi respondas jese, vi kapablas helpi kaj la AEA, kaj la esperantan komunumon daŭre prezenti sin profesie kaj efike!

VOLONTULAJ TASKOJ
> verki kaj traduki tekstojn, kaj esperantajn kaj anglajn, por diversaj komunikiloj.
> fari fotojn, ilustraĵojn kaj grafikaĵojn por uzi kaj prese, kaj ekrane/rete.
> desegni efikajn paĝaranĝojn por broŝuroj, libroj kaj aliaj presaĵoj.
> desegni efikajn retejojn por AEA, kaj por nia loka Esperanta komunumo.
> pruvlegi kaj presaĵojn kaj interretajn materialojn.
> verki kaj subteni interretajn programojn por la interretaj servoj de AEA.

KONTAKTU
La teamo komunikas per publika dissendolisto de Yahoo. Por aliĝi al la grupo, oni bezonas nur sendi retmesaĝon - kun la vorto "SUBSCRIBE" en la kampo "Temo" - al
komunikado-subscribe@yahoogroups.com.au