korespondaj kursoj


AEA havas siajn proprajn malmultekostajn (limak)poŝtajn korespondajn kursojn. La kursoj inkluzivas lernolibrojn, kaj privatan instruiston - kun kiu vi povas korespondi, por fari demandojn, kaj kiu korektos viajn ekzercojn kaj taskojn. Lecionoj prezentatas per la angla kaj la esperanta - laŭ la nivelo de la kurso. Studontoj de ĉiuj niveloj estas bonvenaj! Por pliaj informoj, vizitu la retejon de la Korespondaj Kursoj de AEA.




aŭstralia esperanto-somerkursaro


AEA okazigas ĉiujare amuzan Esperanto-Somerkursaron en Aŭstralio, kiu daŭras proksimume 2 semajnojn, en januaro - kaj okazas kune kun la Kongreso de AEA. Kursoj estas disponeblaj por ĉiu nivelo, inkluzive de por veraj komencantoj! Por pliaj informoj, iru rekte al la retejo de la Aŭstralia Esperanto-Somerkursaro.