oficialaj dokumentoj de aea


Oni povas elŝuti ĉiujn oficialajn publikajn dokumentojn de AEA el ĉi tiu paĝo. Ĉiuj dokumentoj aperantaj malsupre estas en PDFa formato. Tial, oni bezonas programon kiu kapablas malfermi kaj printi PDFajn dosierojn por uzi ilin. Ni rekomendas "Adobe Acrobat", kiu estas elŝutebla senpage por ĉia komputilo rekte el la retejo de Adobe.




formularo por membriĝo


Por membriĝi al AEA, oni povas elŝuti la malsupran formularon, plenigi ĝin, kaj poŝte sendi ĝin al ni - nia poŝtadreso estas en la formularo mem.

aea_membership_form_2007.pdf

Organizoj - kiel Esperantaj grupoj, kluboj, societoj, asocioj, ktp. - povas aliĝi al AEA per plenigado kaj sendado al ni de ĉi tiu suba formularo:

aea_organisation_membership_form_2007.pdf




formularo por membriĝo al eksteraj organizoj


Por samtempe membriĝi al diversaj esperantaj organizoj, kaj internaciaj kaj aŭstraliaj, oni povas elŝuti la malsupran formularon, plenigi ĝin, kaj poŝte sendi ĝin al nia Libroservo.

membrigxilo.pdf




formularo por abono de esperantaj periodaĵoj


Por samtempe aboni al diversaj esperantaj periodaĵoj el la tuta mondo, sendu la malsupran formularon, plenigita, al nia Libroservo - pliaj detaloj en la formularo mem.

abontarifoj.pdf




statuto de aea


Ĉi tiu dokumento enhavas la plenan kompleton de reguloj kaj leĝoj kiuj regas la agadoj de AEA - kaj la angla kaj la esperanta versioj estas en la sama dokumento. Ĉi tiu malsupra dokumento estas taŭga por per-ekrana legado, kaj ne taŭgas por printi:

Statuto.pdf

Tamen oni ja povas elŝuti specialan printeblan version de la Statuto - ĉi tiun malsupran version. La printebla version devas esti printita per papero A4a, ambaŭflanke - printu paĝon 2 malantaŭ paĝo 1, paĝon 4 malantaŭ paĝo 3, ktp. La printitaj paĝoj fariĝos libreto A5a:

Statuto-print.pdf

La Statuto de AEA estas nuntempe reviziata, kaj nova Statuto jam estas proponita de nia Estraro, kaj konsiderata de niaj membroj. La printebla versio de nia nova Statuto - ĉi momente bedaŭrinde disponebla nur en la angla lingvo - estas elŝutebla per la suba ligilo:

New_AEA_Constitution.pdf




protokolo de la ĝenerala jarkunveno


La sekvantaj dokumentoj estas la oficialaj protokoloj farita de la Sekretario dum la lastaj Ĝeneralaj Jarkunvenoj de AEA.

protokolo2007-01.pdf

protokolo2006.pdf

protokolo2005.pdf




formularo por estrara nomumo


Uzu la sekvantan formularon por oficiale nomumi personon por estrara posteno de AEA. Bonvolu rimarki, ke ĉiuj formularoj devas esti ricevitaj de la Sekretario sufiĉe longe antaŭ la sekvanta Ĝenerala Jarkunveno de AEA.

Nomination_Form_October_2007.pdf




formularo por voĉdona reprezento


Uzu la sekvantan formularon por doni al alia membro de AEA la rajton voĉdoni por vi dum la sekvanta Ĝenerala Jarkunveno de AEA. La formularo devas esti plenigita, subskribita kaj sendita al la Sekretario almenaŭ unu monato antaŭ la sekvanta Ĝenerala Jarkunveno.

Proxy_Form_2007.pdf